Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Kiel strange sonĝis mi...


Kiel strange sonĝis mi ĉi-nokte:
mian koron pikis vi, trezoro,
tuta sango fluis el la kor', sed
ĉiu guto iĝis ruĝa floro.

Kio estas la signif'? Nenio,
krom, ke amo estas tia sento,
morte ĝi turmentas nian koron,
tamen, dolĉa estas ĉi turmento.